El la nordo suden blovu juna vento. Tia estu la omeno: malfena. Varma tamen, sed denorda.
¤Blogantoj:
  · Gebeleizis
  · Goŭberi'
  · Raoni
  · Rafael
  · Salenka
  · Wesley

Blogo de junuloj loĝantaj de "tria mondo" kiuj ne perdis sian kapablon indigni bonhumore.
¤Dosieroj:
Janeiro 2005
Fevereiro 2005
Março 2005
Abril 2005
Maio 2005
Junho 2005
Julho 2005
Agosto 2005
Outubro 2005
Novembro 2005
Dezembro 2005

Ĉiu nokto aŭroron havas. Kaj havas ĉiu aŭroro siajn kukojn kokorikante dum tenebro la tagon naskiĝontan.
Nombro da vizitintoj:
//27.5.05
Mondoŝanĝo
Originaloj, ne tradukojn
Mi pensas verki kaj aldoni;
Trinkante te', manĝante kukojn
La muzon petos helpon doni.

En nia mondo ŝanĝiĝanta,
Rideti ŝajnas malfacile
Kiam la mono ja diktanta
Stultigas homojn tre facile...

Sed se ni ridos de stulteco,
De malboneco kaj milito,
Mi vidas, estas ja ebleco
Ŝanĝigi mondon sen hezito.

Politikistoj, iuj (multaj),
Fekaĵojn nur eligas buŝe,
Deziras ke ni ĉiuj, stultaj,
Milite iros nepre, fuŝe.

Pri polucio de la tero,
Nenion plu mi volas diri
Ankoraŭ vivas kun espero,
Ke nia mondo povos spiri.

Do, kune ridu ni, kaj eble
Ni faros mondon ja pli bona
Ĉi tage l'rido sonas feble
Sed morgaŭ estos ĝi impona.

Jen estis mia propra kreaĵo :-). Mi esperas ke ĝi ne malplaĉos...
poŝtita de Marian C Ghilea en 5/27/2005 03:51:00 AM
----------------------------
Comments: Postar um comentário
¤Fike bonaj paĝoj:
  ·Brazila Kurso
  ·Bendis - Planedo Virtuala
  ·Esperanto en la Markoj
  ·Ĝangalo.com
  ·Internacia Televido
  ·La-amikeco.net
  ·Lernu.net
  ·Prosento
  ·Raporto.info
  ·Skribitaj Pensoj
  ·Vola Püg

Weblog Commenting and Trackback by HaloScan.com