El la nordo suden blovu juna vento. Tia estu la omeno: malfena. Varma tamen, sed denorda.
¤Blogantoj:
  · Gebeleizis
  · Goŭberi'
  · Raoni
  · Rafael
  · Salenka
  · Wesley

Blogo de junuloj loĝantaj de "tria mondo" kiuj ne perdis sian kapablon indigni bonhumore.
¤Dosieroj:
Janeiro 2005
Fevereiro 2005
Março 2005
Abril 2005
Maio 2005
Junho 2005
Julho 2005
Agosto 2005
Outubro 2005
Novembro 2005
Dezembro 2005

Ĉiu nokto aŭroron havas. Kaj havas ĉiu aŭroro siajn kukojn kokorikante dum tenebro la tagon naskiĝontan.
Nombro da vizitintoj:
//30.5.05
Tro multe da forto ne ĉiam bonas...

 Posted by Hello
Foje ni bezonas esti pli zorgemaj...
poŝtita de Marian C Ghilea en 5/30/2005 04:17:00 AM
----------------------------
//29.5.05
Ĉu Malbonuleto estas esperantisto?

Posted by Hello
Malbonuloj estas kreaĵo de André Dahmer. Iliaj ĉefaj personaĵoj estas du floroj, kiuj foje reprezentas unu viron kaj unu virinon, foje du virojn - foje samseksulojn. Tiun malregulon akompanas ironio kaj nigra humoro. La bildstrio kritikas la socion, la politikon kaj individuajn sintenojn. Nova bildstrio aperas ĉiutage - portugale - en Malvados.
::
poŝtita de Salenka en 5/29/2005 02:58:00 AM
----------------------------
//27.5.05
Tro multe da entuziasmo por la unua operacio ne bonas

 Posted by Hello
Se vi estas ĥirurgo kaj havas la okazon por la unua fojo operacii pacienton, ne entuziasmiĝu tro kaj ne saltu pro ĝojo sur la operacitablo. La rezulto povas esti tute neatendebla cirkaĵo...
poŝtita de Marian C Ghilea en 5/27/2005 04:07:00 AM
----------------------------
Mondoŝanĝo
Originaloj, ne tradukojn
Mi pensas verki kaj aldoni;
Trinkante te', manĝante kukojn
La muzon petos helpon doni.

En nia mondo ŝanĝiĝanta,
Rideti ŝajnas malfacile
Kiam la mono ja diktanta
Stultigas homojn tre facile...

Sed se ni ridos de stulteco,
De malboneco kaj milito,
Mi vidas, estas ja ebleco
Ŝanĝigi mondon sen hezito.

Politikistoj, iuj (multaj),
Fekaĵojn nur eligas buŝe,
Deziras ke ni ĉiuj, stultaj,
Milite iros nepre, fuŝe.

Pri polucio de la tero,
Nenion plu mi volas diri
Ankoraŭ vivas kun espero,
Ke nia mondo povos spiri.

Do, kune ridu ni, kaj eble
Ni faros mondon ja pli bona
Ĉi tage l'rido sonas feble
Sed morgaŭ estos ĝi impona.

Jen estis mia propra kreaĵo :-). Mi esperas ke ĝi ne malplaĉos...
poŝtita de Marian C Ghilea en 5/27/2005 03:51:00 AM
----------------------------
//26.5.05
Kelkminuta kelkversa tradukaĵo
ŝanĝu,
ĉar kiam ni nin ŝanĝas
kune ŝanĝas la mondo;
ni ŝanĝas la mondon
per ŝanĝo al la mensoj;
kaj kiam ni nin ŝanĝas
ni plu paŝas antaŭen,
kaj kiam ni ordonas
al ni ordonas neniu

per ŝanĝo al konduto,
ĉiuj malsanoj sanigeblas
kaj malbonaĵoj ja ŝanĝeblas

per ŝanĝo al sinteno,
pli kaj pli ni sekuriĝas,
per ŝanĝo al la nuno,
donas ni formon al la posto

(versoj fuŝtradukitaj el la kantaĵo "Até quando?" - "Ĝis kiam?" - de Gabriel, o Pensador)
poŝtita de Raoni en 5/26/2005 11:09:00 PM
----------------------------
Sadam Husajn Humiligita II


Du jaroj post deklari finon de Iraka Batalo, Usona Armeo ankoraŭ ne trovis bombojn de Sadam!

Dum tio, la monon de usonaj kontribuantoj disiĝas. Pli armilojn estas aĉetataj ĉe industrio kiu financis elektan kampanjon de Buŝ. Pli soldatoj revenas el Irako enĉerke.
poŝtita de Goŭberi' en 5/26/2005 04:06:00 AM
----------------------------
//25.5.05
Tiuj strangaj inaj necesejkutimoj....

 Posted by Hello
La inoj ofte fuŝas ulan vivon neceseje...
poŝtita de Marian C Ghilea en 5/25/2005 06:15:00 PM
----------------------------
//24.5.05
Saluton!
Mi estas nova kunlaborantino de [Mal]Fenomeno.
Fakte tiu ĉi blogo bezonas inecan tuŝon. Oni scias ke solaj viroj emas fuŝi la medion. :^P

Nu, ni devas preni sur nin: la virinoj, foje, "donas maneton"...

Angeli

Ĝis la venonta!

[]-n!

Marcadores: , ,

poŝtita de Salenka en 5/24/2005 03:56:00 AM
----------------------------
//23.5.05
Tiuj ĉi pilotoj...
 Posted by Hello

- Kaj en la lasta komunikmesaĝo ili diris ke fartis tre bone...
poŝtita de Marian C Ghilea en 5/23/2005 06:28:00 PM
----------------------------
La angla ne ĉiam utilas!!!
 Posted by Hello

En fara lando, kie la nacia lingvo ne estas la angla, en profunda kaj malvarma montara lago turisto dronas. Malespera, li krias tutforte angle: "Help! Help!".
Du paŝtistoj, iom pli fore, tute ne scipovante la anglan, sur monteto, sidante, ekaŭdas lin.
- Kion li diras? demandas la unua.
- Li diras ke "help" respondas la alia.
Kaj ili daŭras sidi tie, tre kontentaj kaj trankvilaj.
poŝtita de Marian C Ghilea en 5/23/2005 01:20:00 AM
----------------------------
La hundo venos!
Tri paŝtistoj, vespere, manĝas en dometo. Subite, forta odoraĉo de furzo ekaperas... La viroj haltas kaj komencas demandi unu la alian: "Kiu furzis?" ĉar ŝajnas evidente ke iu ĉeestanto estas la kulpinto. "Mi ne" diris la unua, "mi ne" diras la dua, "mi ne" diras la tria.
- Sed tiam kiu? demandas la unua.
- La hundo, respondas alia.
- Sed la hundo ne estas tie ĉi!
- Ne gravas, li venos!
poŝtita de Marian C Ghilea en 5/23/2005 01:13:00 AM
----------------------------
//22.5.05
Milito kaj Paco
Du soldatoj babilas enkazerne:
Mi antaŭ multo da tempo volas servi armeon.
Ĉu vere? demandas la alia Kial?
Ĉar mi estas fraŭlo kaj ŝatas militon!
Aĥ... Mi ankaŭ antaŭ multo da tempo volas esti ĉi tie...
Bonege! ĝojegis la unua Kaj kial?
Ĉar mi estas edziĝinta kaj ŝatas pacon!
poŝtita de Goŭberi' en 5/22/2005 12:52:00 AM
----------------------------
//21.5.05
Militarta evoluo


Mi poŝtis novaĵon pri Sadam Husajn volante montri al ĉiuj la eblecon fari ian ĵurnalon sendependan per reto da blogoj. Ĉiu blogo pri sia fako. Do aperus blogon en kiu ni legus politikajn novaĵojn internaciajn, alia pri humoro, alia pri ekonomio...

Mi trovis tiun bildon en mia komputilo. Verŝajne la militarto tre evoluis!! >P
poŝtita de Goŭberi' en 5/21/2005 06:53:00 PM
----------------------------
Militarto kavernepoke
 Posted by Hello

Dum la aĝo de kavernoj la homoj estis malpli evoluintaj en teknologio ol nunepoke. Sed probable al ili fantazio tute ne mankis por praktikaj aplikoj.
poŝtita de Marian C Ghilea en 5/21/2005 04:37:00 AM
----------------------------
Sadam Husajn humiligita de Brita Ĵurnalo


La brita ĵurnalo The Sun publikigis hodiaŭ fotaĵojn de iraka prezidinto Sadam Husajn preskaŭ nuda lavante sian pantalonon en ĉeno dum li atendas juĝon pro genocido kaj aliaj krimoj kontraŭ homanaro.

The Sun, apartenaĵo de riĉega Rupert Murdok, asertas scii kie lokas eksdiktatoran ĉenon, sed ĝi decidis nedisciigi lokon pro peto el Usono.

Militaj fontoj de Usono decidis publikigi tiujn fotaĵojn por malfortigi rezistencon irakan. "Sadam ne estas heroo aŭ dio, sed humiligita maljunulo", diris usona fonto al ĵurnalo, "gravas ke irakanoj vidu lin (Sadam) tiel por detruigi miton".

The Sun dediĉis kovrilon plus kvar paĝojn al ĉi reporto kiu ankaŭ inkludas fotaĵojn montrante prezidinton dormante kaj aliajn en kiu li aperas uzante nigrajn vestojn dum li promenas pensema.

Laŭ la brita Ĵurnalo, Sadam Husajn estas konstante observita per tri kameraojn en diversaj lokoj de lia ĉeno, inkluzive dum li uzas necesejo, por eviti ke li sucidis. Dum la plej parto da tempo li estas en ĉeno de iom pli ol 2,7 po 3,6 metroj. Li dormas sub litkovriloj de usona armeo kaj li manĝas tri fojojn ĉiuj tagoj. La unikaj mebloj enĉene estas tablo kaj rozkolora seĝo el plasto videblaj en unu el fotaĵoj(en tiu kiu Sadam aperas lavante sian pantalonon).

Li havas permeson tinkturi siajn harojn kiel kiam prezidanto de Irako. Laŭ gardistoj, dum tagoj kiuj advokatoj ne vizitas lin, li promenas en korto legante Koronon aŭ meditas rigardante ĉenajn murojn. Sadam rare kuniĝas al aliaj arestitoj okaze de eblecon esti mortigita de ili.

"Sadam kaj aliaj eksestroj de regimo estas nun nur reziginaj maljunuloj kiuj atendas siajn celojn. La plej parto de ili scias ke ĝi temas pri pendumo", diris iu al The Sun.
poŝtita de Goŭberi' en 5/21/2005 02:14:00 AM
----------------------------
//19.5.05
En vino veritas (La vero en vino)

 Posted by Hello
Persistemo ĉiam recompencas.
poŝtita de Marian C Ghilea en 5/19/2005 02:30:00 PM
----------------------------
Sekso al Cien III

Virinoj... ~~>o/

Poste, ili diras ke ni estas mal-labor-em-a!
poŝtita de Goŭberi' en 5/19/2005 02:08:00 PM
----------------------------
Damne, ĉi tiuj parkoj kun iliaj reguloj!

 Posted by Hello
Ili tute ruinigas nian vivon!
Jen kion deklaris la malfeliĉa hundeto:
"Feliĉa mi glitkuris
Kaj glaciaĵon lekis
Sed parke alveninte,
Pro furioz' mi fekis:
Eniron malpermesis
Ilia stult' sistem':
Glitilojn, glaciaĵon
Kaj fine eĉ min mem!"

poŝtita de Marian C Ghilea en 5/19/2005 02:25:00 AM
----------------------------
Kial la drakoj malaperis?

 Posted by Hello
Jen, rigardante tiun ĉi bildon, ekspliko ŝajnas trovebla...
poŝtita de Marian C Ghilea en 5/19/2005 12:47:00 AM
----------------------------
Praktikaj aplikoj de fiziko...

1

Posted by Hello
Fernando Gonsales estas la kreanto de Níquel Náusea, fama rolanto de bildstrioj. La ĉisupra bildo estas traduko en Esperanto far Luiz Portella. Iliaj tradukoj povas esti trovataj sur http://www.lujz.org/niquel kaj la originalaĵoj en la portugala far Fernando Gonsales je http://www.terra.com.br/niquel.
poŝtita de Marian C Ghilea en 5/19/2005 12:36:00 AM
----------------------------
//18.5.05
Tutbone! Mi poŝtos!!
Bone, malgraŭ mi estas cearaano, mi ne scias diri ion ridindan. Mi nur scias, ke Golb fuŝas, kaj fina punkto.
Mi poŝtas la provtradukon de la jena muziko:

Belinda kaj Moderatto - Muriendo lento

Quizá no sientas lo que yo sentí
Eble vi ne sentas kion mi sentis
Tal vez no hay lágrimas ni miedo,
Eble ne estas larmoj nek timo
Tal vez no piensas ni un momento en mí,
Eble vi ne pensas nek unu momenton pri mi
Tal vez hay alguien en tus sueños,
Eble estas iu en viaj sonĝoj

¿Dónde está el amor?
Kie estas la amo?
¿Dónde está tú corazón?
Kie estas via kor'?

Te necesito ya nada es igual, (No No No No)
Mi vin bezonas, nun nenio samas (Ne ne ne ne)
Y es que al pensarte todo me hace mal, mal
Ĉar kiam mi vin pensas, ĉio igas min malbone farti
Sí tú no estas dame una razón para no morir lento
Se vi ne ĉeestas, donu al mi kialon, por ke mi ne mortu malrapide


Dime que debo hacer para olvidar,
Diru min, kion mi devas fari por forgesi
Que alguien me escuche en el cielo,
Ke iu aŭskultu min en la ĉielo
Está tan roto ya mí corazón
Mia koro jam estas tia rompita
¿Cómo le digo que fue un juego?..
Kiel mi diros al vi, ke ĝi estis pasiludo?

¿Dónde está el ayer?
Kie estas la hieraŭo?
¿Dónde está el amor?
Kie estas la amo?
¿Dónde está tú corazón?
Kie estas via kor'?

No te pareces nada a quien yo amé, (No No No No)
Vi tute ne ŝajnas kiun mi amis, (Ne ne ne ne)
Y lentamente se me va la fé,
Kaj malrapide mia fido malaperas,
Sí tú no estas dame una razón para no morir lento, lento
Se vi ne ĉeestas, donu al mi kialon, por ke mi ne mortu malrapide, malrapide

Bone, mi ne estas hispanligvano, pro tio pardonu miajn erarojn. ^^V
poŝtita de Veslej en 5/18/2005 02:10:00 AM
----------------------------
Kio okazas al Mondo???
Saluton karaj,

Vidu. Mi estas studento pri Psikologio kaj dum ĉi semestro la tempo ne sufiĉas. Hodiaŭ mi vekiĝis je la 6a kaj iris al klason. Mi revevis al hejmon je la 19a!!!

La aliaj farantoj de MalFenomeno estas ĉiuj fuŝuloj! Ili ideis fari blogon pri nia grupo pensante fari ion saman al La Amikeco.net. Poste, mi aĉigis ĉi tion. Mi estas la unika skribanto ĉi tie. Mi tre volas fari paĝon ridindan ĉar ne ekzistas io pli bona por fari dum vivo ol ridi.

Do, mi du demandojn havas:

1. Kio okazas al la aliaj partoprenantoj de MalFenomeno???

2. Ĉi tie vi ne trovos ion legindan. Kaj kiam mi ne poŝtas, iuj petas ke mi daŭru poŝtante! Kion faros mi??? Hhahahaaha! Tial la mondo daŭras tiel !!!

Se iu volas fari blogon por ridigi, bonvole invitu min!!! MalFenomeno. Kia malbela nomo! Ideo de Rafael'! Tiu ke preskaŭ ne skribas.

Ni povus kunigi bloge junulojn el diversaj landoj por fari ion saman!!! Estus tre interesa al mi. Kion vi pensas?
poŝtita de Goŭberi' en 5/18/2005 12:19:00 AM
----------------------------
¤Fike bonaj paĝoj:
  ·Brazila Kurso
  ·Bendis - Planedo Virtuala
  ·Esperanto en la Markoj
  ·Ĝangalo.com
  ·Internacia Televido
  ·La-amikeco.net
  ·Lernu.net
  ·Prosento
  ·Raporto.info
  ·Skribitaj Pensoj
  ·Vola Püg

Weblog Commenting and Trackback by HaloScan.com