El la nordo suden blovu juna vento. Tia estu la omeno: malfena. Varma tamen, sed denorda.
¤Blogantoj:
  · Gebeleizis
  · Goŭberi'
  · Raoni
  · Rafael
  · Salenka
  · Wesley

Blogo de junuloj loĝantaj de "tria mondo" kiuj ne perdis sian kapablon indigni bonhumore.
¤Dosieroj:
Janeiro 2005
Fevereiro 2005
Março 2005
Abril 2005
Maio 2005
Junho 2005
Julho 2005
Agosto 2005
Outubro 2005
Novembro 2005
Dezembro 2005

Ĉiu nokto aŭroron havas. Kaj havas ĉiu aŭroro siajn kukojn kokorikante dum tenebro la tagon naskiĝontan.
Nombro da vizitintoj:
//8.2.05
George Orwell ne imagis tion...


Bataloj, amaĵoj, tensio. Miksante tiujn kaj aliajn emociojn rezultiĝas unu el la plej spektataj verspetakloj [reality shows] en la tuta mondo. Ĉiulande kie ĝi estas montrita, tiu programo tiras el anonimeco kaj donas 15 sekondojn de famo al homoj, kiuj deziras aperi je ajn kosto. Ĉi-kaze, la prezo estas la tuta malgajno de la privateco. Ĉi tie, en Brazilo, la serio Big Brother [Granda Frato] renkontiĝas je sia 5a eldono, kiu enhavas multe pli da brazilaj nordorientanoj, ol la aliaj.
Tamen, afero kiu alatentigas sin nun, estas la nova formato de Big Brother disvolvita en Germanio. En tiu lando la programo kutimas daŭri unu jaron, multe pli ol la tri monatoj de Brazilo. Tie la programo estas tiel sukcesa, ke la programestroj jam pensas fari ĝin "dumviva". Kompare ĝi kun televido-serioj kia "Friends" [Amikoj], en kiu la geaktoroj pasis jardekojn interpretantaj la samajn rolulojn, ili imagis kiel estus, se personoj estus izolitaj en etendaĵo de 15 mil metroj kvadrataj dum la tuta vivo. Ni vidus iliajn geedziĝojn, eksgeedziĝojn, batalojn, eble eĉ iliajn mortojn. Bizara, ĉu ne?
Se ĉi tie, en Brazilo, tri monatojn spektata Big Brother jam estas iom tediga en siaj lastaj ĉapitroj, imagu ni en Germanio, nun unujara kaj estonte "senfina" programo. Pli ol 26 mil germanoj jam kandidatiĝis, kaj poste oni diras ke brazilanoj estas senkulturaj.
Legu la raporton de BBC Mondo ĉi tie (hispanlingve)

poŝtita de Veslej en 2/08/2005 07:19:00 PM
----------------------------
Comments: Postar um comentário
¤Fike bonaj paĝoj:
  ·Brazila Kurso
  ·Bendis - Planedo Virtuala
  ·Esperanto en la Markoj
  ·Ĝangalo.com
  ·Internacia Televido
  ·La-amikeco.net
  ·Lernu.net
  ·Prosento
  ·Raporto.info
  ·Skribitaj Pensoj
  ·Vola Püg

Weblog Commenting and Trackback by HaloScan.com