El la nordo suden blovu juna vento. Tia estu la omeno: malfena. Varma tamen, sed denorda.
¤Blogantoj:
  · Gebeleizis
  · Goŭberi'
  · Raoni
  · Rafael
  · Salenka
  · Wesley

Blogo de junuloj loĝantaj de "tria mondo" kiuj ne perdis sian kapablon indigni bonhumore.
¤Dosieroj:
Janeiro 2005
Fevereiro 2005
Março 2005
Abril 2005
Maio 2005
Junho 2005
Julho 2005
Agosto 2005
Outubro 2005
Novembro 2005
Dezembro 2005

Ĉiu nokto aŭroron havas. Kaj havas ĉiu aŭroro siajn kukojn kokorikante dum tenebro la tagon naskiĝontan.
Nombro da vizitintoj:
//22.2.05
Ebria Fuŝulo!!!

Jen nia kara amiko Rafael Lins[Rafaeŭ' Lins] post trinki kvin-litran botelegon da vino!!! :-o Tiam li sin demandis:
-- Ve! Kial ĉi trumpetaĉo ne sonas?!?
poŝtita de Goŭberi' en 2/22/2005 02:50:00 AM
----------------------------
//19.2.05
En la plej bela tago...
Hej, tio estas neevitinda!! Hodiaw estas la naskightago de la plej nova universitatano inter la malfenomenuloj! Jes ja, Wesley!!!! Lele', felichegan naskightagon al vi, karulo! GHuu sentime, drinku senbride, festu, dancu, kisu ja!! CHio bona al vi!!!!!! brakumojn!
poŝtita de Rafael Lins en 2/19/2005 04:38:00 AM
----------------------------
//18.2.05
Preskaux kantebla kaj fidinda traduko de "Olhos nos olhos"
Vide al vide

Kiam vi forlasis min, karul'
Al mi diris, ke felicxu kaj bonfartu
Mi ekvolis morti pro jxaluz', preskaux frenezigxis
Sed poste laux nia kutimo obeis mi

Kiam min volos vi revidi
Vi jam trovos min repretan, kredu vi
Vide al vide, mi scivolas, kion vi faras
Sentante, ke sen vi mi troe bonfartas

Kaj ke mi ecx rejunigxas
Trovigxas kantanta
Sen kauxz' aux kial'
Kaj kiom da akvo fluis
Kiom da viroj min amis
Multe pli kaj pli bone ol vi

Kiam vi eble bezonos min
Vi scias, cxi domo viaas cxiam, venu vi
Vide al vide, mi scivolas, kion vi diras
Kiel vi elportas vidi min tiel felicxan

(Originala verko "Olhos nos olhos" de Chico Buarque en 1976 kaj tradukacxo de Raoni Sousa en 2005)
poŝtita de Raoni en 2/18/2005 03:16:00 PM
----------------------------
//8.2.05
George Orwell ne imagis tion...


Bataloj, amaĵoj, tensio. Miksante tiujn kaj aliajn emociojn rezultiĝas unu el la plej spektataj verspetakloj [reality shows] en la tuta mondo. Ĉiulande kie ĝi estas montrita, tiu programo tiras el anonimeco kaj donas 15 sekondojn de famo al homoj, kiuj deziras aperi je ajn kosto. Ĉi-kaze, la prezo estas la tuta malgajno de la privateco. Ĉi tie, en Brazilo, la serio Big Brother [Granda Frato] renkontiĝas je sia 5a eldono, kiu enhavas multe pli da brazilaj nordorientanoj, ol la aliaj.
Tamen, afero kiu alatentigas sin nun, estas la nova formato de Big Brother disvolvita en Germanio. En tiu lando la programo kutimas daŭri unu jaron, multe pli ol la tri monatoj de Brazilo. Tie la programo estas tiel sukcesa, ke la programestroj jam pensas fari ĝin "dumviva". Kompare ĝi kun televido-serioj kia "Friends" [Amikoj], en kiu la geaktoroj pasis jardekojn interpretantaj la samajn rolulojn, ili imagis kiel estus, se personoj estus izolitaj en etendaĵo de 15 mil metroj kvadrataj dum la tuta vivo. Ni vidus iliajn geedziĝojn, eksgeedziĝojn, batalojn, eble eĉ iliajn mortojn. Bizara, ĉu ne?
Se ĉi tie, en Brazilo, tri monatojn spektata Big Brother jam estas iom tediga en siaj lastaj ĉapitroj, imagu ni en Germanio, nun unujara kaj estonte "senfina" programo. Pli ol 26 mil germanoj jam kandidatiĝis, kaj poste oni diras ke brazilanoj estas senkulturaj.
Legu la raporton de BBC Mondo ĉi tie (hispanlingve)

poŝtita de Veslej en 2/08/2005 07:19:00 PM
----------------------------
//7.2.05
Filo iris al sia patrino kaj diris:
- Panjo, donu al mi biciklon!
- Ne, mia filo, vi jam havas fenestron!
Kaj tiam la knabo traŭmiĝis kaj neniam plu manĝis ĉokoladan biskviton.
poŝtita de Raoni en 2/07/2005 06:39:00 PM
----------------------------
Akcelu!
Masonisto laboradis en 40a etaĝo de konstruaĵo kiam li malekvilibriĝis kaj falis! Falo estis drama sceno. Dum lia falo, laborkolego kriegis el supre:

- Akcelu, Jozefo! Iras brikaĵo post vi!!!
poŝtita de Goŭberi' en 2/07/2005 03:32:00 PM
----------------------------
//6.2.05

Ĉi bildo omagas nian amikon karan Raoni' kiu hodiaŭ lernis radikalon "masturbi"(jam de longa tempo serĉita de li). Posted by Hello
poŝtita de Goŭberi' en 2/06/2005 03:46:00 AM
----------------------------
//5.2.05
La Plej Peza Afero de l' Mondo!
Dum klaso, instruistino demandas al gelernantoj:

- Kiu estas la plej peza afero de l' mondo?

- Ŝipo, instruistino! - respondas eta Jozefo.

- Trajno, instruistino! - respondas eta Maria.

- La kaco de mia patro, instruistino! - respondas eta Johano kaj daŭras - Hieraŭ
nokte mi aŭdis mian patrinon dirante: "Nek Kristo levigas ĉi tion"!!!
poŝtita de Goŭberi' en 2/05/2005 07:42:00 PM
----------------------------
Kristnaska Peto
Jarfine, eta Johano decidis skribi leteron al Paĉjo Kristnasko:

- Kara Paĉjo Kristnasko, mi estis bona knabo ĉi-jare. Mi ŝatus ricevi bicikleton.

La knabo rigardas la paperon kaj, malkontenta, ĉifis gxin kaj skribas denove:

- Kara Paĉjo Kristnasko, mi estis bona knabo dum lasta semajno. Bonvole sendu
bicikleton al mi.

Denove eta Johano malkontentas. Li pripensas iomete, iras al sankta stalo, prenas
knabon Jesuo, kaŝis lin en tirkesten kaj revenis skribi:

- Virga Maria, mi pruntekaptis vian filon. Por vidi lin, sedu bicikleton al mi!
poŝtita de Goŭberi' en 2/05/2005 07:37:00 PM
----------------------------
¤Fike bonaj paĝoj:
  ·Brazila Kurso
  ·Bendis - Planedo Virtuala
  ·Esperanto en la Markoj
  ·Ĝangalo.com
  ·Internacia Televido
  ·La-amikeco.net
  ·Lernu.net
  ·Prosento
  ·Raporto.info
  ·Skribitaj Pensoj
  ·Vola Püg

Weblog Commenting and Trackback by HaloScan.com