El la nordo suden blovu juna vento. Tia estu la omeno: malfena. Varma tamen, sed denorda.
¤Blogantoj:
  · Gebeleizis
  · Goŭberi'
  · Raoni
  · Rafael
  · Salenka
  · Wesley

Blogo de junuloj loĝantaj de "tria mondo" kiuj ne perdis sian kapablon indigni bonhumore.
¤Dosieroj:
Janeiro 2005
Fevereiro 2005
Março 2005
Abril 2005
Maio 2005
Junho 2005
Julho 2005
Agosto 2005
Outubro 2005
Novembro 2005
Dezembro 2005

Ĉiu nokto aŭroron havas. Kaj havas ĉiu aŭroro siajn kukojn kokorikante dum tenebro la tagon naskiĝontan.
Nombro da vizitintoj:
//31.1.05
Nia kara 19 jaraĝa Rafael!!!
Hieraŭ (30a de Januaro de 2005) mi tute forgesis nian blogon!

Sed... Sed... Sed... Mi memoris... Hieraŭ mi gratulis nian amikon karan Rafael!!!





Kaj nun mi forgesas pri Rafael kaj pensas pri iom da ĉokolada kuko. Vi scias ke datrevena festo sen ĉokolada kuko certe NE ESTAS FESTO!!!! Ho! Ve! Mi estas tre manĝema!



Ho! Ve! :oD 12a matene!!! Mi tagmanĝos! Ĝis! Gratulegojn, Rafa!
poŝtita de Goŭberi' en 1/31/2005 03:25:00 PM
----------------------------
//26.1.05
NIA BIBLIO!!
Jen, tiu estas LA libro, ne ajna, sed tiu kiu diras chion kio estas esperanto-movado. Nepre achetinda!

Free Image Hosting at www.ImageShack.us
poŝtita de Rafael Lins en 1/26/2005 11:23:00 PM
----------------------------
//23.1.05

Adolfo... Posted by Hello
poŝtita de Goŭberi' en 1/23/2005 04:18:00 PM
----------------------------

Angeli - http://www.uol.com.br/angeli/ Posted by Hello
poŝtita de Goŭberi' en 1/23/2005 04:16:00 PM
----------------------------

"Antonio, La Romantika Nekrofiliulo", Angeli. Posted by Hello
poŝtita de Goŭberi' en 1/23/2005 04:14:00 PM
----------------------------

Moseo kiel infano... Posted by Hello
poŝtita de Goŭberi' en 1/23/2005 04:12:00 PM
----------------------------
//17.1.05
LA ŜULTROJ SUBTENAS LA MONDON
(Carlos Drummond de Andrade)
Tradukis: Rafael kaj Raoni

Alvenas tempo dum kiu oni ne plu diras: mia Dio.
Tempo de kompleta elpuriĝo.
Tempo dum kiu oni ne plu diras: mia kara.
Ĉar la amo rezultis senutila.
Kaj la okuloj ne ploras.
Kaj la manoj teksas nur la krudan laboron.
Kaj la koro estas seka.

Vane virinoj frapas la pordon, vi ne malfermos.
Vi fariĝis soleca, la flamo eksiĝis,
sed en ombro viaj okuloj brilbrilas enorme.
Vi plenas je certeco, ne plu scias suferi.
Kaj nenion atendas el viaj amikoj.

Malmulte gravas ke alvenu maljunaĝo, kio estas maljunaĝo?
Viaj ŝultroj subtenas la mondon
kaj ĝi pezas malpli ol mano infana.
La militoj, la malsatoj, la diskutoj ene de la konstruaĵoj
pruvas nur ke la vivo daŭras
kaj ne ĉiuj liberiĝis ankoraŭ.
Kelkaj, taksante barbara la spektaklon,
preferus (la delikataj) morti.
Alvenis tempo dum kiu ne utilas morti.
Alvenis tempo dum kiu la vivo estas ordono.
La vivo nur, sen mistifikoj.
poŝtita de Rafael Lins en 1/17/2005 12:58:00 AM
----------------------------
//8.1.05
Esperantigisto
Esperantigisto... Ĝi estas tio, kio mi kaj Haŭni' estas...

Ĉiuj homoj lernu Esperanton! Vi ŝategas varbi kaj altrudi vian lingvon por konverti homojn al Esperantismo. Eble vi estas fina venkisto. Eble vi volas savi la homaron de la malica angla lingvo. Vi esperas havi infanojn unu tagon por la nura kialo krei denaskulojn.
poŝtita de Goŭberi' en 1/08/2005 10:29:00 PM
----------------------------

Esperantigisto Posted by Hello
poŝtita de Goŭberi' en 1/08/2005 10:26:00 PM
----------------------------
Kia esperantisto...
Jen qvizeto por oni scii kia esperantisto oni estas. Mi estas Interretulo, sed preskaŭ mi estas Brazilano... hehehehe. Mirinda k ridinda.


Vi estas... interretulo

interretulo

Vi pasigas longajn horojn algluate al via ekrano sen vidi la eksteran lumon. Vi kreas retpaĝojn, babilas kaj surfadas en la TTT. Eble unu tagon vi renkontos alian Esperantiston en persono.

Kia Esperantisto vi estas?


poŝtita de Veslej en 1/08/2005 04:14:00 PM
----------------------------
//5.1.05
Kaj jen vi konas Goŭbiĉjon kaj lian fuŝan kvazaŭromantikan verkstilon!
poŝtita de Raoni en 1/05/2005 01:38:00 AM
----------------------------

Radike... Posted by Hello
poŝtita de Goŭberi' en 1/05/2005 01:34:00 AM
----------------------------
//4.1.05
Radike
Kiel en la sekvanta bildo, ni finfine venis... radike.

Ni venis por fuŝi, por amuzi kaj amuziĝi.

Nun tempe ni estas kvar: Mi(Goŭberi'), Haŭni', Rafaelo kaj Veslej. Ni venas el pluraj ŝtatoj nordoriente en Brazilo. Atendu...
poŝtita de Goŭberi' en 1/04/2005 10:23:00 PM
----------------------------
¤Fike bonaj paĝoj:
  ·Brazila Kurso
  ·Bendis - Planedo Virtuala
  ·Esperanto en la Markoj
  ·Ĝangalo.com
  ·Internacia Televido
  ·La-amikeco.net
  ·Lernu.net
  ·Prosento
  ·Raporto.info
  ·Skribitaj Pensoj
  ·Vola Püg

Weblog Commenting and Trackback by HaloScan.com